Friday, April 16, 2010

Helppeto

Amikoj, estas amuze traduki kaj afiŝi miajn kartunojn ĉi tie, sed ankaŭ tiu forkonsumas tro da tempo kaj laboro. Do, ekde nun, mi afiŝos ĉiutage novan kartunon en la originala anglalingvo, kaj mi petos ke ĉiuj ajn kiuj volas traduku ĝin. Mi reafiŝos la kartunon poste kun la (laŭ mi) plej bona traduko, kaj tiu tradukinto ricevos krediton! [Ĉu 'kredito' havas tiu anglan signifon en Esperanto? — vi perceptas ke mi bezonas helpon;)] Iel ajn, jen la unua. Bonvolu afiŝu tradukojn en la komentaria sekcio.
Tio okazis rapide! Kaj Capital Z kaj traevoli sendis tradukon. La suba traduko estas kunmeto de la du tradukoj.
Nun demando: Ĉu taŭgas ke mi aldonos la tradukitajn kartunojn al la originala afiŝo, aŭ ĉu estus pli bone ke mi faras novan afiŝon? Kiun metodon vi sekvus pli facile?



3 comments:

  1. "Nia emeritiĝ-programo estas ke vi povus emeritiĝi kiam ajn vi dezirus."

    Sur skribotablo: DUNGOJ

    ReplyDelete
  2. En la antauxa komento, mi preferus "rezigni" anstataux "emeritigxi" cxar temas pri forlaso de la posteno *sen* dauxranta salajro.

    Jen mia provo:

    "Nia pensia programo permesos al vi igxi pensinulo iam ajn."

    (Rimarku ke mi skribis "pensi-nulo" anstataux "pensi-ulo".)

    Pri "Personnel", la traduko de Capital Z. ("Dungoj") versxajne estas la plej simpla kaj komprenebla.

    ReplyDelete
  3. Bone, bone — sed, kiel vi diris, la ŝerco estas ke ili vere ne havas pensian programon, ĉar dungitoj povas nur kontinui labori aŭ rezigni. Do, kial ne:

    "Nia pensia programo estas ke vi povas rezigni iam ajn."

    ReplyDelete