Tuesday, August 2, 2011

Priprahoma Ŝercbildo!

Bonvolu helpi al mi traduki ĉi tiun.  Kiel diri 'geek'?

7 comments:

  1. Ĉu plia inventaĵo? Vi estas tia strebulo!

    ReplyDelete
  2. Je Facebook, Roĝero Aŭgusto skribis:
    Laŭ Vikipedio la esperanta versio estas «giko». Oni legas Vikipedie: “Tiu vorto [giko] estas neologismo el la angla "geek". Giko estas ulo (aŭ pli malofte ulino) kiu freneze ŝategas komputosciencon, gaĝetojn, sciencfikcion, ktp... kaj ofte komputilludojn aŭ liberan programaron”.

    ReplyDelete
  3. Tre malfacile traduki! 'Geek'-on mi komprenas en la kunteksto de la angla, sed por traduki esperante... Mia ideo: "Jen _alia_ elpensajxo? Kia stranga umulo vi estas?"

    ReplyDelete
  4. Mi proponas: "Ĉu denove inventaĵo? Kia obsedulo!"
    Mi ne scias, ĉu la substrekita "tia" havus signifon por ne-anglalingvanoj, kiuj eble ne komprenus la celon de la emfazo.
    Esperanto povas vivi sen la vorto "geek". Mi ĵus serĉis ĝin en Wikipedia (angla), kaj vidis, ke ĝi havas plurajn signifojn laŭ la kunteksto. Tradukante, oni devas elekti la signifon, kiun oni deziras elstarigi.

    ReplyDelete