Wednesday, August 17, 2011

Alia Traduko de la Priprahoma Ŝercbildo.


Anna Lowenstein said...

Mi proponas: "Ĉu denove inventaĵo? Kia obsedulo!"
Mi ne scias, ĉu la substrekita "tia" havus signifon por ne-anglalingvanoj, kiuj eble ne komprenus la celon de la emfazo.
Esperanto povas vivi sen la vorto "geek". Mi ĵus serĉis ĝin en Wikipedia (angla), kaj vidis, ke ĝi havas plurajn signifojn laŭ la kunteksto. Tradukante, oni devas elekti la signifon, kiun oni deziras elstarigi.
Kion vi opinias?  Al mi plaĉas "giko," sed eble ŝi pravas pri la signifo de "tia" ĉi tie." Ĉu "kia' estas pli bona?  Iaokaze, jen la traduko laǔ ŝi:

2 comments:

  1. Al mi plej placxas "giko" ankaux. "Obsedo" tre malrekte sprimas la ideon de geek.
    Certe "kia" pli bone sonas ol "tia" al parolantoj de la portugallingvo. Tamen mi mem ne povus diri, kiu vorto estas plej taugxa "esperante".

    ReplyDelete
  2. lau la PMEG tagas tia uzo de KIA
    http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj_vortetoj/tabelvortoj_a.html#i-drp

    ReplyDelete