Tuesday, September 13, 2011

Priinfera ŝercbildo

La hodiaǔa ŝercbildo temas pri la Infero.  Kiu povas traduki ĝin?

6 comments:

  1. Per Twitter, Alejandro Esperanto diris:
    "vi bradipuloj kaj glutemeculoj havas tio facila. Mi estas ĉi tie por envio!"

    ReplyDelete
  2. Por vi laceguloj kaj manĝeguloj, ĉeesti facila...mi ĉeestas pro la *envio*!

    ReplyDelete
  3. laŭ vikipedio... GLUTEMECO kaj MALDILIGENTECO... do

    Estas facila por vi maldiligentuloj kaj glutemuloj.. mi estas tieĉi pro Envio!

    ReplyDelete
  4. Mi korektas: "Estas facile...". Mi ankaux proponas "maldiligentaj kaj glutemaj uloj" -- la ligo al la sep pikoj estas pli klara tiel.

    ReplyDelete
  5. Bona ŝerco sed malfacila traduki. Estas aludoj pri kristana tradicio (la ĉefpekoj, infero), sed esperanta traduko devas esti ne tro malfacile komprenebla ankaŭ en alikultura medio.

    La nomoj de la mortaj pekoj ne estas tute stabilaj en Esperanto, kaj ĉiuokaze eble ne rekonataj en ĉiu angulo de la mondo. Mi ne serĉus precizajn tradukojn por telogiaj terminoj. Estas konsilinde almenaŭ meti la vorton "peko" en la tradukon. Jen kelkaj sugestoj:

    Vi feliĉaj pekis nur per maldiligento kaj diboĉo – mi estis enviulo!

    Maldiligento kaj manĝegemo, ba! Estas facile por vi – mia peko estis envio!

    Maldiligento kaj diboĉo, ba! Vi bonfartas ĉi tie – mia peko estis envio!

    Mi mem nun plej ŝatas tiun lastan alternativon.

    ReplyDelete
  6. Kompreneble, mi rimarkis la aferon tro malfrue, ĉar vi jam antaŭ longe publikigis la ŝercon. Ne malbone!

    ReplyDelete