Saturday, March 12, 2011

Kio mi estas? Kaj nova ŝercbildo

Translation: MEN WOMEN "What are kids supposed to do?"


Mi dankas al Christian (lia retloko estas ĉi tie) pro sendi al mi ĉi tiun diskuton pri la vortoj "cartoon" kaj "cartoonist."

Unue, mi ĵus lernis ke estas diferenco inter humuro kaj humoro: Mi trovis jenan eksplikadon ĉi tie:

"Humoro estas en Esperanto samsignifa kiel itale umore, france humeur, angle humour. En vasta senco ĝi signifas ĉian, ĉu gajan ĉu malgajan spiritan staton, strikte humoro estas mallongigo de bonhumoro, kiel peza estas mallongigo de multepeza.... En moderna Esperanto humuro kaj humoro estas apartaj nocioj - kontraste al la unuaj jardekoj de la lingvo kiam humoro reprezentis ambaŭ nociojn."

"Ĉu kartuno?

Estimata! Mi petas Vian helpon: en la germana la vorto "Cartoon" signifas ununura humura bildo, do karikaturo sed sen (soci)politika enhavo, ne temas pri troigo de karakterizaj trajtoj, simple estas ŝerco per grafikaĵo (bildŝerco). En la angla la vorto "cartoon" ankaŭ havas la signifon de desegnita filmo, ne sciante la francan mi konjektas ke la vorto nur signifas "desegnita filmo". Kiun esprimon por "bildŝerco" Vi uzus en Esperanto? Koran dankon!

Cartoon ne ekzistas en la franca. Kiel importaĵo de la angla, ĝi efektive limiĝas al "desegnita filmo", ne al ""humora bildo" kiu respondas al la franca esprimo "Dessin humoristique". Mi preferas humur-bildo (aŭ humora bildo) al io kun "ŝerc-" ĉar "ŝerc" ŝajnas al mi pli supraĵa - kaj tiaj bildoj povas esti iom pli ol nura ŝerco...
Pardonu mian malfruan respondon, mi iom ekster-vikie feriis lasttempe...--Ssire 13:12, 28. Jan 2011 (UTC)
Koregan dankon por la bona klarigo kial humor(humur)-bildo estas la plej bena solvo. --Punktor 19:13, 1. Feb 2011 (UTC)
Relegante mian tekston, mi miksis humor/humur - ja temas pri humuro (ne humoro !) --Ssire 01:30, 2. Feb 2011 (UTC)"


Leginte tiu, mi decidis ke la plej taǔga vorto estas "ŝercbildo," ĉar unue, restas la konfuzaĵo inter humoro kaj humuro, kaj due, "ŝercbildo" havas nur tri silabojn. Ankaǔ, mi verkas ŝercbildojn, ja, sed mi ankaǔ verkas la ideojn por ŝercbildoj por alia ŝercbildistoj. Do, tiu vorto (gagwriter, in English) devus esti "bildŝercisto" aǔ "bildoŝercverkisto." Angla "gag," do, estas "bildŝerco."

Do, ekde hodiaǔ, ĉi tiu estas mia ŝercbilda retloko, kaj mi estas ambaǔ
ŝercbildisto kaj bildŝercisto:)

No comments:

Post a Comment