Wednesday, March 17, 2010

Demandoj!

La hodiaŭa demano estas, kiun litertipon ni preferas? La unua, "Smackattack," estas pli plaĉa al mi, sed me devas tajpi ĝin, kaj poste almeti la ĉapelojn. Sed kun la dua, "Verdana," la ĉapeloj estas jam sur la literoj. Laŭ mi, la unua ŝajnas pli bone.



Dua demando: Ĉu la kartuno, en Esperanto, estas komika? Ne estas facile, traduki humoron. La originala anglalingva teksto estas: "You want a second opinion? — Oh, a big shot, eh?"

4 comments:

  1. Estas pli bonaj la unuaj literoj. Kaj fakte mi ne komprenis nek la esperanta nek la angla ŝerco. Kaj mi estas usonanino :S

    ReplyDelete
  2. La ŝerco estas nur, ke la kompatinda ulo senkulpe petis duan opinion, sed la kolerema kuracisto akuzas ke li opinias sin esti altrangulo. Ne ŝercego, nur amuza okazo.

    ReplyDelete
  3. Ekzistas programoj por prilabori tiparojn (font manager), kaj tiel vi povus krei esperantan tiparon kaj tajpi viajn preferatajn literojn rekte - simile kiel de "nekomike" (nichtlustig.de). De tiu germana kartuno ekzistas iuj tradukitaj bildoj (http://komiksoj.ko.funpic.de/pagxoj/)

    Robert

    ReplyDelete
  4. Dankon! Mi penos kompreni "font manager," kiel vi diras.

    ReplyDelete